2010-09-26

La spirito de Prago kaj aliaj eseoj



la spirito de prago
la spirito de prago

"La spirito de Prago kaj aliaj eseoj" estas titolo de la libro kiun antaŭ tagoj plezure mi finlegis.
La libro estas de Ivan Klima pri kiu tra ĵurnaloj mi nur konis la nomon kaj ke li estas Ĉeĥa verkisto.
Dank’ al sincera persono kiu afable ofertis la libron al mi. Leginte la libron mi jam interesiĝis ek havigi aliajn librojn de Ivan Klima. La artikoloj estas brile skribitaj kaj bone prilumas la mallumajn angulojn de la diktatoreca politiksistemo kaj malbona situacio de la intelektualaro dum la regado de komunistoj en Ĉeĥio.

recenzo pri la persa traduko ĉe BBC

2010-09-25

nacieco de Adamo kaj Eva!


Anglo, Franco kaj Iranano estis konsiderantoj de la vivo de Adamo kaj Evo en la paradizo.

La anglo diras: Kia silento, kia respekto, mi certas ke ili estas Britoj!

La franco diras: Ili estas kaj nudaj kaj belaj, kondutas ame, mi certas ke ili estas francaj!

La iranano diras: Nek vestaĵo nek hejmo, nur unu pomo por manĝi, krome ili stulte pensas ke ili vivas en la paradizo! cent pro cente mi kredas ke ili estas irananoj!

2010-09-17

toleremo


En la blogo de AMIKEMA mi legis ke ŝi surmetis hiĝabon kaj kunmanĝadis kun "islamanaj gefratoj". Kiom bone ke AMIKEMA "por montri sian subtenon al siaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon" tion faris.
Nun estas mia demando al ŝi: Ĉu islamanaj geamikoj viaj ŝatus reciprokon fari? ekzemple via islamanina amikino por respekti viajn etikedojn forpreni sian hiĝabon dum ŝi estas via gasto dum via festeno? se jes, mi gratulas! se ne, mi bedaŭras ...
Laŭ mi, se indas respekti morojn de unu la alia, tio devas esti reciproka.

2010-09-15

De viaj onkloj

Ahmad Ŝamlu (Ahmad Shamlu) 1925-2000


Nek pro suno, nek pro epopeo

Ne pro ombro de sia malgranda tegmento

Pro kanto

Pli malgrando ol viaj manoj


Nek pro ĝangaloj, nek pro maro

Pro branĉo

Pro guto

Pli klara ol viaj okuloj


Nek pro muroj, pro kabano

Nek pro ĉiuj homoj, eble pro bebeto de sia malamiko

Nek pro mondo, pro hejmo de vi

Pro via malgranda kredo:

" homo estas maro"

Pro mia momenta deziro, esti ĉe vi

Pro viaj malgrandaj manoj en miaj grandaj manoj

Kaj miaj grandaj lipoj

Sur viaj senpekaj vangoj


Pro hirundo en la vento, kiam vi ĝojkantas

Pro roso sur folio, kiam en dormo vi estas

Pro rido

Kiam min ĉe vi mem, vi konsideras


Pro himno

Pro fabelo en la plej malvarmaj noktoj, la plej mallumaj noktoj

Pro viaj pupoj, nek pro grandaj homoj

Pro pavimo kiu kondutas min al vi, nek pro malproksimaj ĉefvojoj


Pro pluvdefluilo, kiam pluvas

Pro abelejo kaj malgrandaj abeloj

Pro blanka lumo de la nubo en la granda kvieta ĉielo


Pro vi

Pro ajna malgrandaĵo, ajna puraĵo, ili falis sur grundon

Rememoru

Viajn onklojn diras mi

Pri Morteza* parolas mi




* Morteza Kejvan (Keyvan) intima amiko de Ŝamlu kiu dum ŝtadrenverso (1953) estis pafita.



نه به خاطرِ آفتاب نه به خاطرِ حماسه
به خاطرِ سایه‌یِ بامِ کوچکش
به خاطرِ ترانه‌یی
کوچک‌تر از دست‌های تو

نه به خاطرِ جنگل‌ها نه به خاطرِ دریا
به خاطرِ یک برگ
به خاطرِ یک قطره
روشن‌تر از چشم‌های تو

نه به خاطرِ دیوارها ــ به خاطرِ یک چپر
نه به خاطرِ همه انسان‌ها ــ به خاطرِ نوزادِ دشمن‌اش شاید
نه به خاطرِ دنیا ــ به خاطرِ خانه‌ی تو
به خاطرِ یقینِ کوچکت
که انسان دنیایی‌ست
به خاطرِ آرزوی یک لحظه‌ی من که پیشِ تو باشم
به خاطرِ دست‌های کوچکت در دست‌های بزرگِ من
و لب‌های بزرگِ من
بر گونه‌های بی‌گناهِ تو



به خاطرِ پرستویی در باد، هنگامی که تو هلهله می‌کنی
به خاطرِ شبنمی بر برگ، هنگامی که تو خفته‌ای
به خاطرِ یک لبخند
هنگامی که مرا در کنارِ خود ببینی


به خاطرِ یک سرود
به خاطرِ یک قصه در سردترینِ شب‌ها تاریک‌ترینِ شب‌ها
به خاطرِ عروسک‌های تو، نه به خاطرِ انسان‌هایِ بزرگ
به خاطرِ سنگ‌فرشی که مرا به تو می‌رساند، نه به خاطرِ شاه‌راه‌های دوردست


به خاطرِ ناودان، هنگامی که می‌بارد
به خاطرِ کندوها و زنبورهای کوچک
به خاطرِ جارِ سپیدِ ابر در آسمانِ بزرگِ آرام



به خاطرِ تو
به خاطرِ هر چیزِ کوچک هر چیزِ پاک به خاک افتادند
به یاد آر
عموهایت را می‌گویم
از مرتضا سخن می‌گویم

http://www.shamlou.org/index.php?q=node/31

Afgana alfabeto

Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto" de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta.

La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: "La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi virinon, kiu estas malliberigita en laburĥo kun raketo. La afgana knabino bezonas instruon. Ŝi ne scias, ke ŝi ne scias. Ŝi estas malliberigita sed ŝi ne scias, ke ŝi estas malliberulo de malriĉeco, nescio, antaŭjuĝo, vira ŝovinismo kaj superstiĉo. 95% el la virinoj kaj 80% el la viroj en Afganio ne havis la ŝancon viziti lernejon eĉ antaŭ la talibanoj. La filmo serĉas la perditan ŝlosilan povi malfermi la seruron de la kulturaj problemoj de Afganio."

Por konatiĝi kun la cirkonstancojn en Afganistano, en la mezoriento, en la islama mondo nepras spekti la filmon por iomete kompreni kiuj estas la fondoj de problemaro kun la cetera mondo.


Resumo:
Afgana Alfabeto
Mohsen Maĥmalbaf spuras infanojn kiuj ne vizitas la lernejon en la landlimaj vilaĝoj inter Irano kaj Afganio kun sia diĝita fotilo kaj demandoj: kial ili ne estas edukitaj. Li trovas fraŭlinojn studantajn en UNICEF klasoj en unu regiono. Unu el la fraŭlinoj ne volas preni sian burĥon malgraŭ tio, ke ŝi estas for de la Talibanoj, kaj ili ne aperas ĉi tie. Ŝi estas pli timita de la Dio ol ke la Talibanoj. Montriĝas ke la kialoj estas pli ol la Talibanoj ...

***
rilata noto pri Afganio: La dancantaj knaboj de Afganio

forkapigo


Oni demandis de Obejd-e Zakani, kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**!

* cirkumcido

**laŭ la principoj, puno de la apostatiĝo en islamo estas morto



Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio:

Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdollad Zakani)(Persa: خواجه نظام‌الدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa: عبيد زاکانى ĉ. 1370 PK), estis persa poeto kaj satiristo de la 14a jarcento (Timurida Periodo) de la urboQazvin (Gazvoin). Li studis en Ŝirazo, sub la gvido de la plej bonaj mastroj de sia epoko, sed poste reen venis al sia denaska urbo, al Gazvin. Li tamen preferis Ŝirazon al Gazvino, kiel li estis tribunala poeto en Ŝiraz por Ŝaho Abu Ishaq, kie juna Hafezestis prezentita ankaŭ. Lia laboro estas konata pro siaj paskvilo kaj obscenaj versoj, ofte politikaj aŭ sekshumuraj, kaj ofte citita en debatoj rilate al samseksemaj praktikoj. Li skribis la epistolo Delgoŝa (korplaĉa), kaj ankaŭ Akhlaq al-Ashraf ("La etiko de la Aristokrataro") kaj la fama humura fabelo Muŝ-o-Gorbe (Muso kaj Kato), kiu estis politika pamfleto. Liaj ne pamfletoj gravaj klasikaj versoj ankaŭ estas konsiderata kiel tre bone skribita, en ligo kun al alia granda laboro de la Persa literaturo. Li estas unu el la plej rimarkindaj poetoj, satiristoj kaj sociaj kritikantoj de Irano (Persia), kies laboro ne estas ricevita konvenan atenton en la pasinteco. Liaj libroj estas tradukitaj en la rusa, la dana, la itala, La angla kaj la germana (de Joachim Wohlleben, 2009: ŝajne la unua traduko de la kompleta lia laboro en iu okcidenta lingvo).

2010-09-14

Ho, Homoj ...

Spektante jenajn fotojn de la tragedio en Pakistano, mi rememoris la faman poemon de karmemora NIMA kiun antaŭ jaroj mia kara amiko Hamze elpersigis.

Ho Homoj!

Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta,
iu mortas en la akvo,
iu estas konstante luktanta
sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas.
Kiam vi estas ebria
pripensante superforti malamikon,
kiam vi pensas vane
ke vi helpas malfortan personon
por krei plian forton,
kiam vi fermas zonon ĉirkaŭ via talio, kiam ...,
kiam mi atentigu vin?
ke iu en la akvo predas la vivon vane?
Ho, vi homoj, kiuj estas sidantaj agrable ĉe la marbordo,
panoj sur viaj tablotukoj, vestoj sur viaj korpoj,
iu estas vokanta vin de la akvo.
Li batas la grandan ondon per sia laca mano,
lia buŝo malferme avidas spiron, okuloj plenas larĝe kun
timego,
li vidis viajn ombrojn de malproksime,
englutis akvon en malluma profunda bluo,
kaj ĉiu-momente lia senpacienco kreskas.
Li eligas de la maro
foje la piedon, foje la kapon...
Ho,vi homoj ,
li ankoraŭ de malproksime rigardas tiun-ĉi maljunan mondon,
li kriegas kaj esperas helpon.
Ho homoj, kiuj estas trankvile rigardanta de la marbordo,
la ondo frapegadas al la silenta marbordo,
disvastiĝas simile al ebriulo falinte sur sia lito senscia,
retiriĝas kun muĝado, kaj ĉi tiu voko venas de malproksime
denove:
Ho homoj ...
Kaj la sono de la vento pli kortuŝa ĉiu-momente,
kaj lia voĉo pli malforta en la sono de la vento;
de l’ maroj apud kaj for
denove ĉi tiu voko estas aŭdebla:
Ho homoj tie ...

De irana fama poeto (patro de la nova persa poemformo):
Nima Juŝiĝ (Nima Yooshij) +


Tradukis: Hamze Ŝafii

نیما یوشیج

آی آدم ها

آی آدم ها که بر ساحل نشسته شاد و خندانید
یک نفر در آب دارد می سپارد جان
یک نفر دارد که دست و پای دائم می زند

روی این دریای تند و تیره و سنگین که می دانید
آن زمان که مست هستید از خیال دست یابیدن به دشمن
آن زمان که پیش خود بیهوده پندارید
که گرفتستید دست ناتوانی را
تا توانایی بهتر را پدید آرید
آن زمان که تنگ می بندید
بر کمرهاتان کمربند

در چه هنگامی بگویم من
یک نفر در آب دارد می کند بیهوده جان قربان
آی آدمها که بر ساحل بساط دلگشا دارید
نان به سفره جامه تان بر تن
یک نفر در آب می خواند شما را
موج سنگین را به دست خسته می کوبد
باز می دارد دهان با چشم از وحشت دریده
سایه هاتان را ز راه دور دیده
آب را بلعیده در گود کبود و هر زمان بی تابیش افزون
می کند زین آبها بیرون گاه سر گه پا
آی آدم ها که روی ساحل آرام ، در کار تماشائید !
موج می کوبد به روی ساحل خاموش
پخش می گردد چنان مستی به جای افتاده ، بس مدهوش
می رود نعره زنان. وین بانگ باز از دور می آید :
” آی آدم ها .. “

و صدای باد هر دم دلگزاتر
در صدای باد بانگ او رساتر
از میان آبهای دور یا نزدیک
باز در گوش این نداها
” آی آدم ها… “

la patrino kaj la infano

Mi admiras verkojn de Mana Neyestani , kiu konscie kaj prudente verkas kaj vekigas ...

Ĉe Radio Zamaneh ofte aperas liaj verkoj.

intergeneracia diferenco

La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando.
La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio.
Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj.
Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la maljuna.
La junuloj silentas kaj mirite rigardas la maljunulojn. La junuloj neniel emas imiti la maljunulojn kaj ne ripetas iliajn sloganojn ...
La foto povas esti bona priskribo de nuna situacio de la aferoj en Irano.

intergeneracia diferenco