2010-09-15

forkapigo


Oni demandis de Obejd-e Zakani, kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**!

* cirkumcido

**laŭ la principoj, puno de la apostatiĝo en islamo estas morto



Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio:

Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdollad Zakani)(Persa: خواجه نظام‌الدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa: عبيد زاکانى ĉ. 1370 PK), estis persa poeto kaj satiristo de la 14a jarcento (Timurida Periodo) de la urboQazvin (Gazvoin). Li studis en Ŝirazo, sub la gvido de la plej bonaj mastroj de sia epoko, sed poste reen venis al sia denaska urbo, al Gazvin. Li tamen preferis Ŝirazon al Gazvino, kiel li estis tribunala poeto en Ŝiraz por Ŝaho Abu Ishaq, kie juna Hafezestis prezentita ankaŭ. Lia laboro estas konata pro siaj paskvilo kaj obscenaj versoj, ofte politikaj aŭ sekshumuraj, kaj ofte citita en debatoj rilate al samseksemaj praktikoj. Li skribis la epistolo Delgoŝa (korplaĉa), kaj ankaŭ Akhlaq al-Ashraf ("La etiko de la Aristokrataro") kaj la fama humura fabelo Muŝ-o-Gorbe (Muso kaj Kato), kiu estis politika pamfleto. Liaj ne pamfletoj gravaj klasikaj versoj ankaŭ estas konsiderata kiel tre bone skribita, en ligo kun al alia granda laboro de la Persa literaturo. Li estas unu el la plej rimarkindaj poetoj, satiristoj kaj sociaj kritikantoj de Irano (Persia), kies laboro ne estas ricevita konvenan atenton en la pasinteco. Liaj libroj estas tradukitaj en la rusa, la dana, la itala, La angla kaj la germana (de Joachim Wohlleben, 2009: ŝajne la unua traduko de la kompleta lia laboro en iu okcidenta lingvo).

0 komentoj: