2010-09-15

Afgana alfabeto

Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto" de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta.

La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: "La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi virinon, kiu estas malliberigita en laburĥo kun raketo. La afgana knabino bezonas instruon. Ŝi ne scias, ke ŝi ne scias. Ŝi estas malliberigita sed ŝi ne scias, ke ŝi estas malliberulo de malriĉeco, nescio, antaŭjuĝo, vira ŝovinismo kaj superstiĉo. 95% el la virinoj kaj 80% el la viroj en Afganio ne havis la ŝancon viziti lernejon eĉ antaŭ la talibanoj. La filmo serĉas la perditan ŝlosilan povi malfermi la seruron de la kulturaj problemoj de Afganio."

Por konatiĝi kun la cirkonstancojn en Afganistano, en la mezoriento, en la islama mondo nepras spekti la filmon por iomete kompreni kiuj estas la fondoj de problemaro kun la cetera mondo.


Resumo:
Afgana Alfabeto
Mohsen Maĥmalbaf spuras infanojn kiuj ne vizitas la lernejon en la landlimaj vilaĝoj inter Irano kaj Afganio kun sia diĝita fotilo kaj demandoj: kial ili ne estas edukitaj. Li trovas fraŭlinojn studantajn en UNICEF klasoj en unu regiono. Unu el la fraŭlinoj ne volas preni sian burĥon malgraŭ tio, ke ŝi estas for de la Talibanoj, kaj ili ne aperas ĉi tie. Ŝi estas pli timita de la Dio ol ke la Talibanoj. Montriĝas ke la kialoj estas pli ol la Talibanoj ...

***
rilata noto pri Afganio: La dancantaj knaboj de Afganio

0 komentoj: