2010-09-14

intergeneracia diferenco

La jena foto montras parton de ĉiusemajnan okazintaĵon "vendred-preĝo", kiun la registaro okazigas tra la lando.
La foto estas tre interesa: je la supra parto junuloj vestitaj en T-ĉemizoj de tri koloroj (de la irana flago) ĉiuj estas soldatoj kiujn devige oni portis al la ceremonio.
Je la malsupra parto estas "profesiaj" preĝantoj.
Oni sloganas (eble diras morto al Usono aŭ almenaŭ morto al Israelo!) ne gravas pri kio, kontraŭ kiu, tio kio gravas estas reago de la juna generacio kontraŭ la maljuna.
La junuloj silentas kaj mirite rigardas la maljunulojn. La junuloj neniel emas imiti la maljunulojn kaj ne ripetas iliajn sloganojn ...
La foto povas esti bona priskribo de nuna situacio de la aferoj en Irano.

intergeneracia diferenco

0 komentoj: