2009-01-19

infanaj rajtoj

Mia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ...
Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas!
Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... .

Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ parto en kiu oni tre simple kaj plaĉe prezentas la 10 bazajn rajtojn de la infanoj. Mi neniam klopodis prezenti tiun parton al mia filino ĉar mi supozis ke ankoraŭ estas "tre frua" kaj imagu ke mi estis kiom ŝokita kiam Anjo komencis deklami la 10 bazajn infanajn rajtojn.
1- Neniam estas frua instrui infanojn pri la rajtoj!
2- Nuntempaj infanoj estas tre inteligentaj ol ni imagas!
3- Nuntempaj infanoj estas tro scivolemaj, atenton!

...

Legu pli pri la infanaj rajtoj en Esperanto: eo.kraetzae.de

Legu pli pri la infanaj rajtoj en la persa:

www.emdadgar.com/special/peyamankodak/peyman.htm



0 komentoj: