2010-10-30

azenrajde protesti en irano!


Irana studento proteste al manko de benzino azenrajdante iris al la universitato je la 27-a de oktobro en Noŝahr/Ĉalus Azad universitato. kompreneble la universitata sekur-servo baris lin kaj ne permesis lin eniri kun la azeno al la aŭtparkejo de la universitato sed la protesto kontraŭ la kurantaj aferoj estis interesas kaj skandalplena!



fonto:http://www.mediafire.com/?iwzqza1caojav2i#1

2010-10-23

paĝaro pri vual-kulturo en irano


Irana registaro "por disvastigi vual-kulturon" lanĉis ttt-ejon en kiu oni povas konatiĝi kiel maniere ili intencas disvastigi kaj kiel ili konsideras vualadon, kion pensas pri virinoj ktp.
Estas vidinda paĝaro kaj mi nur kelkajn elektis kaj tradukis al la legantoj de mia blogo.
Hiĝabo estas batalado kontraŭ kultura atako
Hiĝabo estas batalado kontraŭ…



Eniru al la religio de Allaho grupare
Eniru al la religio de Allaho…

virino sen hiĝabo estas kiel seĝo tri baza
virino sen hiĝabo estas kiel s…

femenismo
femenismo

Antaŭaj notoj pri la temo en tiu ĉi blogo:

2010-10-22

tiel oni trejnas la infanojn ...


Jen skandalo en la sporta medio de irano:
Publikiĝis * filmeto kiun oni prenis de la fama Tehrana sport-komplekso, dum la naĝ-trejnado la instruisto sovaĝe batas la trejnitojn, dum la aliaj ĉeestantoj tutnormale okupiĝas pri siaj aferoj.
Perfortado ondas en nia socio kaj la filmeto montras nur pinton de tiu glacia montego. Nia socio malsanas kaj suferas respekton kaj estimon ...





2010-10-21

la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico

Policestro de Esfahan provinco diris+: "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas".
-------------
Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.

filinet-paĉja interparolo: konfeso

Paĉjo! ĉu mi povas ion diri?

- jes mia kara

Ĉu vi ne riproĉos min? ĉu vi ne miros? ĉu vi ne demnados kial?

- ne, rakontu al mi

Hieraŭ mi faris ion malbonon, mi ĝenis panjon. Mi enigis mian pilketon en mian buŝon kaj panjo estis kolera.

- ĉu vi scias ke vi faris malbonon?

Jes! mi promesas ne ripeti!

- bone, enordo

(ambaŭ ridetas reciproke)
Fino de la interparolo

2010-10-17

fajfi sub la oficiala pun-averta ŝildo


Deviga vualado por iranaj inoj fojfoje kaŭzas interesajn kontraŭ agojn. Antaŭe mi jam menciis pri iu interesa bildo, jen alia tiu tema bildo. Du junulinoj sub la oficiala avert-ŝilo de la loka polico forĵetas ne deziratajn kaptukojn kaj mokcele kun fotadas. (la ŝildo avertas ke ne observante laŭ islaman sinkovradon oni estos prizonigitaj po 2 monatoj)
reago de iranaj junulinoj

2010-10-13

Nia mondo bezonas homojn kiel Liu Xiaobo!


Mi ĝojas ke Liu Xiaobo ricevis Nobel premion pri la paco. La ĉina registaro koleras kaj malkontentas pri tiu honoro - kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj, kiel irana registaro dum estis premiita Ŝirin Ebadi- sed tio tute ne gravas. Nia mondo bezonas homojn kiel Liu Xiaobo. Saluton al Liu Xiaobo!


PS: Lukaso ankaŭ favore notis pri la afero.

2010-10-12

komuna revo


Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj.


Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

2010-10-10

argano blokita en la konstruaĵo!


Verŝajne unika en la mondo! la konstruantoj de "la maŭzoleo de martiroj" en la norda parto de Tehrano, en kvartalo "Mahallati" post la fino de la projekto eksciis ke la argano estas ĉirkaŭita de la konstruaĵo! kaj oni ne scias kiel "liberigi" la arganon!?
Jes, estas ĉefverko, tiu konstruaĵo!
vidu la foto-raporton ĉi tie!
mahallati maqbaratolshohada

2010-10-08

pentis mi ne plu drinki vinon


pentis mi ne plu drinki vinon
krom ĉi noke,
morgaŭ nokte
kaj
aliaj noktoj ...


"popolkanto"
توبه کردم که دگر می نخورم
به جز از امشب
و
فردا شب
و
شبهای دگر
...

2010-10-05

Plenigu la glason ...


de Ferejdun Moŝiri (Fereydoon Moshiri)


Plenigu la glason,
Ĉar tiu ĉi fajr-akvo,
Longteme mian malbonfarton ne efikas!

Tiuj ĉi glasoj kiuj sinsekve malpleniĝas,
Fajr-maro estas kiun mi verŝas al mia plezuro,
Kirlakvo rabas min sed la akvo ne portas min!

Kun riblema magia ĉevalo de l’ vin
Ĝis senfina imagmondo mi iris
Ĝis plenstela dezerto de varmaj pensoj,
Ĝis ne nekonata limo de l morto kaj vivo,
Ĝis ĝarden-aleoj de forkuremaj memoroj,
Ĝis memorar-urbo ...
Ankaŭ la vino
Ĝis mia lito ne plu dormigas min!

Ho am-aglo!
De forlokaj nebulaj montpintoj
Flugo al trista dezerto de mia vivo
Portu min tie kie mia vino ne portas min ... !

Tiu sen stela ulo estas mi, kiun eĉ sia aglo ne kunportas!

Sur la viv-vojo,
Kun tiom da penado, petado kaj soifo,
Malgraŭ tio ke elkore ĝemas mi: akvo, ... akvo!
Eĉ trompo ne portas min al miraĝo
Plenigu la glason!

Aŭskultu la kantadon de la poemo laŭ la majstro de irana kant-arto Mohammad Reza Ŝaĝarian


 

aŭ vidu ĉi tie


پر کن پیاله را
که این جام آتشین
دیری است ره به حال خرابم نمی برد
این جام ها ــ که در پی هم می شود تهی ــ
دریای آتش است که ریزم به کام خویش
گرداب می رباید و آبم نمی برد

من با سمند سر کش جادویی شراب
تا بی کران عالم پندار رفته ام
تا دشت پرستاره ی اندیشه های گرم
تا مرز ناشناخته ی مرگ و زندگی
تا کوچه باغ خاطره های گریز پا
تا شهر یادها
...
دیگر شراب هم
جز تا کنار بستر خوابم نمی برد

هان ای عقاب عشق
از اوج قله های مه آلود دور دست
پرواز کن به دشت غم انگیز عمر من
آنجا ببر مرا که شرابم نمی برد
آن بی ستاره ام که عقابم نمی برد

در راه زندگی
با این همه تلاش و تمنا و تشنگی
با اینکه ناله می کشم از دل :که آب ... آب
دیگر فریب هم به سرابم نمی برد
پر کن پیاله را
...