2008-10-18

Amo kiu estas vivo!

Antaŭ hieraŭ hazarde venis al mia oficejo Lumina kaj Alireza kune, kun ĉokolado okaze sia gefianĉiĝo post kelkjara aventurado :)Kiom bona evento!Gratulon kaj ĝojon!

Jes aŭ ne?

Dank al amiko kiu sendis al mi jena retadreson: http://www.yesnogod.com/index2.html
La statistiko estas pripensiga !

2008-10-14

* Sperto pri la vualo *


Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj:
Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pli malfacile kiam oni maljuniĝas, ne menciu, kiel teda estus resti ĉiam elmontrata. Kiam mi surmetas kapveston aŭ ĉadoron, tiam homoj rigardas al mi kiel individuo, ne objekto, kaj mi sentas respektinda.”
Wolf daŭras: “Mi persone spertis tion: mi surmetis ŝalŭar-ĉamizon en Maroko por ekskurso al bazaro. Jes, iom da varmo mi trafis, kiu eble estis pro la noveco vidi okcidentan virinon tiel vestita; sed, dum promenado ĉirkaŭ la bazaro – la kurboj de miaj mamoj kovritaj, la formo de miaj kruroj obskurigita, miaj longaj haroj ne flugintaj ĉirkaŭ mi – mi tiel spertis novan senton de trankvilo kaj sereneco, mi sentis jes, laŭ iuj manieroj, libera.”

2008-10-12

40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon

Laŭ la scienca esploro kiu antaŭ tagoj en seminario pri seksmalsanecoj aperis, pli ol 40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon kaj tiu kaŭzas multajn sociajn problemojn ĉar la afero estas tabua kaj oni ofte silentas pri tiaj aferoj kaj ne facile sin turnas al kuracistoj.La fakuloj opinias ke la krizo estas pli vasta ol la jam aperinta raporto.

Legu la raporton en la persa: http://tabnak.ir/pages/?cid=21132

2008-10-11

Mia senpartia sampartiano!

Se mi devus eniri partion sendube mi estus en partio en kiu Beĉjo ankaŭ membris!Sed li kaj mi (kiel multaj geesperantistoj estas senpartianoj :( ! ). Jen la kialo de mia skribo:
http://becxjo.blogspot.com/2008/10/kiel-milito-komenciis.html
Beĉjo bone kaj dokumente priskribas kial kaj kiel komenciĝis 8 jara milito inter Irano kaj Irako, ambaŭ islamaj kaj ŝijaistaj landoj!

Blogspegulo

Mia E-blogo jam unu jariĝis en ipernity!
Ekde hodiaŭ mi intencas fari ĝian spegulon ĉi tie.

Deziro kaj sopiro


Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo
La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo
La ĉaristo je la sopiro de la morto

De irana poeto: Sohrab Sepehr

...
چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب
اسب در حسرت خوابیدن گاریچی
مرد گاریچی در حسرت مرگ
...
سهراب سپهری